Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 261 (2011-01-07)
[baveleto] Fondaĵo Esperanto-urbo Herzberg fondita

Saluton,
je lasta vendredo en la urbodomo de Herzberg - la Esperanto-urbo estis fondita "Fondaĵo Esperanto-urbo Herzberg".
La elkonstruado de la reala fenomeno "Esperanto-urbo" kostis, kostas kaj kostos monon. Multaj modelcelaj projektoj atendas realigadojn. La administracio de la urbo kune kun la Esperanto-movado (kvazaŭ kiel geedziĝpartneroj) kune komencas tiun esperigan projekton. La ĉefo de la estraro estas la urbestro Gerhard Walter mem. Pluaj estraranoj estas Harald Mantz el Osterode, Brian Moon el Luksemburgio, Otto Kern el Herzberg kaj Dirk Brömme same el Herzberg. Membroj de la unua kuratoraro estas Marika Frense (EGS) el Heiligenstadt, Zsófia Kórody el Herzberg, Ursula Zilvar el Herzberg, d-ro Detlev sc. Blanke aus Berlin, Gian Carlo Fighiera el Turin (IT), d- ro Rudolf Fischer el Nordwalde (GEA), Stefan MacGill el Budapeshto (HU) por ILEI, d-ro Wilfried Hinrichs el Braunschweig, Michael Nienstedt (urbo), Harald Schicke el Herzberg, Gerhard Steiling el Herzberg kaj Peter Zilvar el Herzberg. La baza kapitalo atingis 30.000 €. Tamen oni nur povos uzi la etan interezon por Esperanto-subtenado.

La plua paŝo okazos je la nuna sabato en la kavalira salono de la bela kastelo. Urbestro Gerhard Walter invitas politikistojn, estrojn de lernejoj, oficistojn, estrojn de kulturasocioj kaj esperantlingvajn gastojn por prezenti la celojn de la nova "fondaĵo Esperanto-urbo". La unuan raporton kun grupfoto vi vidas sur la urba hejmpaĝo: http://herzberg.de/magazin/artikel.php?artikel=1247&type=&menuid=377&topmenu=7
Krome aperis granda artikolo en la regiona gazeto "Harzkurier". Tio ankaŭ videblas sur la gazeta hejmpaĝo.http://www.harzkurier.de/lokales.php?c=4 kaj ankaŭ sur la hejmpaĝo de nia Esperanto-Centro: http://esperanto-urbo.de <br>
Pri detaloj rilate al kontribuoj de kutime 1000,00 € (ĉar ja temas pri grava fondaĵo) ni volonte informos vin. <br>
Bonvenon en la unua "verda urbo". http://esperanto-urbo.de (multlingva)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026